Pemoj

Vilaĝo Rovensko (rumane Ravensca) – regiono de plej dense loĝigita de pemoj
Ĉeĥoj en Rumanio (censo el 2002)

Pemoj estas ĉeĥigita rumana esprimo por vilaĝanoj el Bohemio, kiuj en la unua duono de la 19-a jarcento koloniigis la rumanan Banaton. La esprimo devenas el la germana Böhm (loĝanto de Ĉeĥio senrilate al la nacieco). La lokaj loĝantoj tiel markas kaj la ĉeĥajn ĉeĥojn, kiuj fondis vilaĝojn Gârnic (Gerník), Ravensca (Rovensko), Sfânta Elena (Svatá Helena), Şumiţa (Šumice), Bigăr (Bígr) kaj Eibenthal, kaj ĝis nun ili loĝas en ili, kaj la ĉeĥajn germanojn, kiuj ekloĝis iom pli norde kaj fondis municipojn Wolfswiese (rumane Poiana en la distrikto Caraș-Severin), Weidenthal (rumane Brebu Nou), Weidenheim (kie?) kaj Lindenfeld.

Krome iam ekzistis ĉeĥlingvaj bohemoj iam en la loĝloko Frauvízn (germane Frauenwiesen, inundigita) kaj Svatá Alžběta (rumane Sfânta Elizabeta, germane Sankt Elisabeth, Elisabethfeld, forlasita, en la teritorio de la nuna same historie ĉeĥlingva vilaĝo Sfânta Elena (Svatá Helena). Kaj ekster la limoj de la nuna ŝtato Rumanio, en la nun serbia parto de la historia regiono Banato, ankoraŭ estas ĉeĥaj vilaĝoj nomataj České Selo kaj Krušice.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search